OKULOJ

“Se viaj okuloj estos bonaj, via tuta korpo estos luma”. – Jesuo
 
Okuloj... havaĵoj de ĉiuj.
 
Ni trovas, tamen, malsamajn okulojn en ĉiuj medioj:
Malicaj okuloj...
Kruelaj okuloj...
Ĵaluzaj okuloj...
Vundaj okuloj...
Malesperaj okuloj...
Malfidaj okuloj...
Perturbaj okuloj...
Rimarkaj okuloj pri aliulaj malbonfaroj...
Malkuraĝigaj okuloj pri la bonaj faroj...
Senkompataj okuloj...
Iritiĝaj okuloj...
Se vi aspiras, tamen, nobligi la povojn de la vidado, amu kaj helpu, lernu kaj pardonu ĉiam.
Tiel, vi tenos kun vi la “bonajn okulojn”, instalante en la propran spiriton la grandan komprenadon, kapablan impulsi vin al la gloro de la Eterna Lumo.
 
 
Spirito Emmanuel, pere de la mediumo Chico Xavier, en la libro “Vortoj pri Eterna Vivo”.