LA DIFERENCO

La seanco alvenis al la fina parto, kaj en la mediuma vic-aranĝo Bezerra de Menezes estis parolanta.

La Bonfaranto estis disdonanta konsolojn, kiam iu kunĉeestanto akre interrompis lin jene:

- Bezerra, mi tute ne konsentas kun tiom da maskoj en la spiritista medio. Mi estas laca esti hipokrita. Mi mem ekzempligas tion. Ĉu mi rajtas ja diri, ke mi estas spiritisto-kristano? Mi rigardas min stimulata de egoismo, avareco kaj ĵaluzo; mi faras malĝentilaĵojn kaj stultaĵojn; mi trovas min ofte falinta en klaĉaĵojn kaj avidecon; mi ankoraŭ ne venkis la malfidemon nek la rankoremon; kiam mi tute ne atendas, mi falas en la marĉon de vantaĵoj kaj orgojlo; nevolonte mi elparolas ofendojn kontraŭ la proksimulo; la fiambicio loĝas en mi, kaj tial mi agresas miajn similulojn per la tuta forto de mia krueleco; la kritikeco, la kolereco, la malboneco kaj la malvirteco konstante akompanas min. Ĉu mi rajtas deklari min spiritisto-kristano, kun tiom da malvirtoj?

La respektinda Bezerra de Menezes respondis serene:

- Ankaŭ mi, mia amiko, ankoraŭ havas ĉiujn tiujn makulojn, sed mi estas spiritisto-kristano...

- Kiel do? – miregis la maltrankvila konsultanto.

- Estas vere – ekklarigis Bezerra de Menezes, ne perdante la trankvilon. – Ĉiuj tiuj malbonkvalitoj ankoraŭ akompanas min... Estas, tamen, nur unu diferenco, mia kara, kiun mi ne povas forgesi. Tio estas, ke antaŭ ol esti spiritisto-kristano, mi streĉadis la fortojn, por kuri post ĉiuj ili, sed nuntempe, ĉar mi estas kristano kaj spiritisto, mi streĉadas la fortojn, por forkuri de ĉiuj ili...

Kaj Bezerra de Menezes finis ridetante:

- Kiel vi vidas, mia amiko, estas granda diferenco.

De la Spirito Frato X. Psikografio de Francisco Cândido Xavier.

El la libro “Momentoj el Oro”. 12-a leciono. Paĝo 67.