ESPERANTO, LA VERDA STELO DE LA NOVA ERAO

Rememorante, unu el la rivelaĵoj de superaj Spiritoj al Francisco Cândido Xavier, kiu transdiris ilin al Geraldo Lemos Neto, en dialogo okazinta inter tiuj ĉi en 1986 (laŭ raportite en la ĵurnalo Folha Espírita kaj en la libro “Ĝi ne Okazos en 2012”), estis tio, ke ekde la jaro 2000 nur enkarniĝos sur la Tero “Spiritoj pli fortaj kaj pretigitaj, kiuj sciis kolekti al si, en la daŭro de la multaj reenkarniĝoj, gravajn spiritajn konkerojn, kiaj la mildeco, la modereco, la amo al la paco kaj al la frateca konkordo inter la popoloj kaj nacioj.”
El tiuj vortoj ni povas konkludi, ke ĉiuj infanoj havantaj nuntempe ĝis dek du jaroj estas potencialaj homaranistoj kaj esperantistoj, almenaŭ se ni konsideros, ke la interna ideo kaj de Homaranismo kaj de Esperanto rilatiĝas ĝuste al la paco kaj frateca konkordemo inter popoloj kaj nacioj. [Certe Esperanto integros sin en la planojn de estonta tutmonda sola superregistaro, prezidota de la Kristo mem, kaj kiu estos enplantita en fazo pli posta dum la periodo P.T., eĉ se la tiamaj esperantistoj respektos kaj defendos la respekton al la naciaj lingvoj kaj lokaj dialektoj, kio jam okazas ekde ĝia origino. Oportune, tiu tie ĉi aludata kaj imagata “sola superregistaro” certe faros leĝajn kaj administrajn agojn celantajn la ĝeneralajn interesojn kaj bezonojn de la homaro, kiel tuton, sed ne malbezonos nek nuligos lokajn registarojn kun ties ĉi propraj specifaj kaj cirkonstancaj leĝoj kaj administroj, kaj kiuj samtempe agados ankaŭ kiel ĉeloj kaj etendaĵoj de la centra registaro. Tiu devizo “unu por ĉiuj kaj ĉiuj por unu” validos ankaŭ por la rilatoj de la tuto de la homaro kun la lokaj sociaj kaj individuaj formaĵoj kaj por la rilatoj de tiuj ĉi kun tiu.]
Tiuj valoroj jam venas elfabrike aligitaj en la DNA de la nova tera generacio. [Same kiel pri la novaj ciferecaj televidiloj, se ni, el la malnova analoga teknologio, volos aligi tiujn valorojn al nia morala cirkvito, ni devos akiri la adaptilon de la konscienco, de la disciplino kaj de la neŭropsika edukado per la alkutimiĝo pensi universale. Eble ni neniam montros ekran-aŭron el kristalo, sed certe ni havos brilon multe pli intensan kaj kun multe pli bona frekvencodistingilo, ol en nia nuna teknomorala cirkvito.]
 
Jam utiligate, per pli aŭ malpli lerta maniero, de pli ol dek milionoj da homoj tra la tuta mondo, kaj jam estante uzata kiel laborlingvo en multaj naciaj kaj internaciaj eventoj, Esperanto jam sukcesis kaj jam solidiĝis kiel universala, neŭtrala kaj fratiga lingvo jam en la estantaj tempoj, tial ke registriĝu tie ĉi la propono, por ke ĉiuj ni, esperantistaj plenkreskuloj, vaste diskonigu, utiligu kaj instruu Esperanton, pli ol iom, incitante speciale la infanan-junulan publikon (ĝiajn estontajn amasuzantojn), lerni kaj utiligi ĝin ekde nun.
 
Unu demando estas: kiel instrui Esperanton, kiu estas bone strukturita kaj bone planita lingvo, al la mense malkvietaj infanoj de la estanteco, kaj kiuj estas, en sia granda plimulto, “specialaj kazoj” (pli ol ni en niaj infanjaroj ), kaj kiuj esperemas pedagogiajn metodojn kaj lernobjektojn tre pli instigajn, incitajn kaj kreigajn ol tio, kion ni, malnovgvardiaj instruistoj, povas proponi al ili? Tio estas tikla demando. [Aŭ ĉu ne estas ĝuste tiele? Aŭ ĉu estas nenio el tio?]
 
Esperanto en si estas inteligentiga kaj cerboekzerca lingvo, iu agrabla kaj amuza puzlo el morfemoj por “munti” iajn ajn ideojn, ekde la plej simplaj kaj poeziaj ĝis la plej kompleksaj kaj profunde filozofiaj, kvankam ĝi havas ankaŭ elstarajn komponantojn el homeco, kultureco kaj stilistiko. Ĝi estas la lingvo plej riĉa je esprimaj eblecoj en la mondo. Kaj ĝi havas ĉion por kontentigi la pedagogiajn metodojn nekonscie deziregatajn de la nova triajarmila etularo, speciale danke al ĝiaj logikeco, ludeco, konstruebleco kaj morfologia kaj aglutina ŝanĝeblemeco, kiuj, tamen, ne kompromitas ĝiajn bazajn stabilecon kaj la strukturan kaj gramatikan unuformecojn.
Krom tio, same kiel Homaranismo, ankaŭ Esperanto akordiĝas kun la denaskaj esperemoj de la filoj de la Nova Erao rilate al la Paco kaj la Frateco, por kiuj ili devos fervore kontribui, kiam ili plenkreskiĝos kaj komencos interveni en la socio.
Tamen, kiel iu ajn alia lingvo, la baza lernado de la Internacia Lingvo postulas koncentrigan disciplinon kaj multajn fiksajn ekzercojn, krom kontrol-gvidata praktikado, kio por la nuntempaj infanaj mensoj estas turmento. En ĉi tiu punkto devas agadi la instruistoj, uzante metodojn celantajn krei lernoetoson sufiĉe agrablan, ĉiam miksitajn kun la ama krista psikologio, por ke la interesiĝemo de la lernantetoj vekiĝu per si mem.