DIMANĈA MINUTO (MESAĜO DE LA SPIRITO ERMANCE DUFAUX)

 

En la doloraj tagoj de la suferado, dum la krizoj pli intensaj, ŝajnas manki al vi forto kaj fido, akompano kaj helpo.
Vi spertas la senton de forlasiteco kaj petegas, en la silento de la pensoj, pri iu, kiu etendu al vi amikan manon.
Tamen la afliktoj konsumas viajn esperojn. Via rezisto iom post iom estingiĝas.
Memoru, en tiaj horoj, tiujn kunulojn nevideblajn al la okuloj, sed kiuj estas ĉiam atentaj al dramoj de la doloro.
Dio, en sia provizejo riĉa je mizerikordo, havas rimedojn, kies etendojn vi ne povas imagi.
Preĝu, trankviliĝu, meditu kaj sin turnu al la laboro. La konsolo venos, certe ne malfrue, en formo de bonfaro kaj helpo.
 
Spirito Ermance Dufaux (pere de la mediumo Wanderley Oliveira)